Bestaj Rajtoj

Instruante Infanojn Ne Damaĝi Aliajn: Kiu Nombras kiel “Alia”?

Gary Francione

“Mi prenas mian veganismon tre serioze. Mi certe esperas, ke miaj infanoj estos veganoj. Mi intencis eduki ilin pri la malmoraleco de besta ekspluatado, kaj mi esperas, ke ili faros la ĝustan elekton. Sed mi ne povas trudi miajn kredojn al ili, kaj devigi ilin vegani. Mi subtenos kian ajn elekton ili faros.”


Mi aŭdas ion tian preskaŭ kiam ajn mi estas en grupo de veganoj. Ĝi estas tre ofta sento esprimita eĉ de plej pripensemaj veganoj. Joaquin Phoenix, kiu klare estas engaĝita vegano, esprimis ĝin en lastatempa intervjuo. Ĉi tiu vidpunkto ne nur estas ofte esprimita de veganoj; ĝi estas ofte akceptata de veganoj kiel pozicio kiu ne povas esti defiita aŭ kritikita. Finfine, vi ne povas “devigi” viajn infanojn esti veganaj pli ol vi povas “devigi” ilin kredi je Dio aŭ akcepti viajn politikajn opiniojn. Ĉio, kion vi povas fari, estas eduki infanojn tiel bone kiel vi povas, esperi, ke ili faros la ĝustan decidon kaj subteni kian ajn decidon ili faras. Estas nenio pli por diri.

Aŭ ĉu estas?

Mi sugestus, ke ĉi tiu vidpunkto baziĝas sur konfuzo inter kredoj kaj agoj, kies efikoj rekte damaĝas aliajn. Estas diferenco inter, ekzemple, la kredo ĉu Dio ekzistas aŭ ĉu deficitaj elspezoj estas bona ideo aŭ ne, kaj, ekzemple, okupiĝi pri mortigo aŭ atakado de alia. Koncerne agojn, kiuj damaĝas aliajn, ni ja prenas la pozicion, ke ni ne nur povas “trudi” niajn opiniojn al niaj infanoj; ni konsideras, ke ni devas fari tion, almenaŭ laŭ la mezuro de tio, kio okazas en niaj domoj.

Ĉu homo estas vegana a
ŭ ne temas ne nur pri tio, kion li au ŝi kredas; temas pri tio, kion la persono faras. Persono, kiu ne estas vegano, partoprenas rekte en la sufero kaj morto de sencientaj (1) nehomoj. Laŭ mi, tio simple ne estas analoga al kredi aŭ ne kredi je Dio aŭ deficitelspezado.

Se via infano ĉikanas aliajn infanojn, vi ne prenas tian pozicion, ke vi ne povas “devigi” vian infanon ne esti ĉikananto kaj ke vi “subtenos” vian infanon en kia ajn decido kiun ili faros. Kvankam parto de la reago ĉi tie estas ke ĉikanado de via infano al aliaj homoj povas rezultigi krimproceson kontraŭ via infano aŭ proceson kontraŭ vi mem pro neglektemo al la zorgado de viaj infanoj, mi tamen pensas ke tia zorgo preterpasas la leĝajn sferojn. Kiam niaj infanoj damaĝas aliajn, ni ne povas subteni tion ĉar fari tion estus morale kaj profunde malĝusta.

La problemo ĉi tie estas, ke partopreni rekte en besta ekspluato multe pli similas ĉikanadon ol la kredon ĉu Dio ekzistas aŭ kiu politika partio havas pli bonan solvon por senlaboreco. Plej multaj gepatroj, kiuj “subtenos” la neveganismon de sia infano kaj ne opinias taŭge “trudi” siajn veganajn opiniojn al la infano kaj malpermesi al la infano havi bestajn produktojn en aliula vegana domo, ekzemple, ne pensus, ke ili devas subteni la decidon de ilia infano esti ĉasisto kaj permesi al la infano eliri kaj mortigi bestojn kaj alporti tiujn kadavrojn en la domon kaj poste konsumi ilin aŭ uzi ilin por fari vestaĵojn.

Estas, kompreneble, neniu morale kohera distingo inter aĉetado de bestaj produktoj en vendejo kaj ilia mortigo per pafilo aŭ sago aŭ en kaptilo. La sola distingo estas la aprezo, ke en ĉi-lasta situacio, la infano damaĝis alian. Sed ĉia tia aprezo estas nepre arbitra ĉar neveganismo nepre signifas partopreni rekte en damaĝo de bestojn.

Do, mi sugestus, ke se oni subtenas, ke veganismo estas morala imperativo ĉar bestoj havas moralan valoron, oni engaĝiĝas al la pozicio, ke bestoj estas “aliaj” kiuj gravas, kaj ke ni ne povas “subteni” la decidon de infanoj damaĝi tiujn aliajn. Ĉu ĉi tio signifas, ke ni devas “devigi” la infanon esti vegana, almenaŭ en la domo? Jes. Sed tiu “forto” ne estas pli morale malaprobinda ol diri, ke infano ne povas ĉikani gefraton aŭ alian infanon, kiun li aŭ ŝi  alportas en la domon.

Oni ne povas same kontroli kio okazas ekster la domo. Se infano elektas iri al rapidmanĝejo kaj manĝi bestajn produktojn, oni ne povas ĉesigi tion same kiel oni ne povas ĉesigi la agojn de infanoj, kiuj damaĝas aliajn. Sed tio ne signifas, ke oni ne devas esti tiel klara pri ne damaĝo de bestoj kiel ankaŭ pri ne damaĝo de aliaj homoj. Male, se oni akceptas, ke bestoj havas moralan valoron, oni havas la devon esti same klara.
 
Kiel fina noto, la kreda/konduta distingo ne estas perfekta. Alidire, estas certaj kredoj, kiujn infano povas havi, pri kiuj ni havas klaran devon ne akcepti aŭ “subteni”. Antaŭenigi Naziismon estas malsame ol havi agnostikajn aŭ ateismajn opiniojn aŭ vidojn pri altigo de la minimuma salajro. Se vi iras en la ĉambron de via infano kaj trovas la murojn ornamitaj per naziaj bildoj, ĉu vi opinias, ke estas via devo “subteni” la infanon kaj ne “trudi” viajn opiniojn? Kompreneble ne. Vi postulus, ke la bildoj estu forigitaj, kaj verŝajne vi strebus venigi psikologian helpon al via infano, ĝuste ĉar, en tiu situacio, la kredo estas tiel abomena, ke ĝi mem estas rigardata kiel malutila al aliaj.

Mi ne diras, ke ni ne amu aliajn, inkluzive niajn infanojn, se ili okupiĝas pri malutilaj agoj kontraŭ aliaj (homaj kaj nehomaj). Mi tamen diras, ke ni neniam subtenu, aŭ malsukcesu esti klaraj en nia kondamno de ajna intenca kaj nepravigebla ago kiu kaŭzas damaĝon al iuj ajn sencientaj estaĵoj.

Resume, se vi kredas, ke veganismo estas morala imperativo, vi ne povas trakti ne-veganismon kiel ion, kion vi povas “subteni” pli ol vi povas subteni ĉikanadon aŭ aliajn agojn, kiuj damaĝas aliajn. Subteni damaĝon al nehomoj, kiam vi neniel konsiderus permesate subteni la altrudon de damaĝo al homoj, estas la esenco mem de antropocentrismo.
………………
 

 1. SENCIENTO estas la kapablo sperti subjektive; estas la kapablo senti spertintajn travivaĵojn, ĉu agrablajn ĉu malagrablajn. Alivorte, estas la kapablo per kiu estaĵoj konscie sentas kaj formas impresojn pri siaj sentoj. Tiel, sencientaj estaĵoj estas estuloj kapablaj senti doloron, plezuron, ĝojon, malĝojon, frustriĝon, ktp. kaj esprimi ĝin.

 
Fonto:
Esperantigis: Eline Garcia Bélier

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *