La Paradigma Ŝanĝo Postulas Klarecon Pri la Morala Bazlinio: Veganismo
Gary Francione
Se ni volas iam vidi paradigmoŝanĝon, ni devas esti klaraj pri kiel ni volas ke la nuna paradigmo ŝanĝiĝu.
Ni devas esti klaraj rilate al tio ke veganismo estas la senduba bazlinio de ĉio, kio meritas esti nomata movado de “bestaj rajtoj”. Se “bestaj rajtoj” signifas ion, tio signifas, ke ni ne povas morale pravigi iun ajnan bestekspluatadon; ni ne povas pravigi ke oni traktu bestojn kiel homajn rimedojn, kiom ajn “humana” tiu traktado estas.
Ni devas ĉesi pensi, ke homoj trovos veganismon “timiga” kaj ke ni devas antaŭenigi ion malpli ol veganismo. Se ni bone klarigas la moralajn ideojn kaj argumentojn favore al veganismo, la homoj komprenos. Eble ne ĉiuj el ili iĝos tuj veganaj; fakte, la plej multaj ne iĝos. Sed ni ĉiam devas esti klaraj pri la morala bazlinio. Se iu volas fari malpli kiel pliiga afero, tio estu lia/ŝia decido, kaj ne io, kion ni konsilas fari. La bazlinio ĉiam devas esti klara. Ni neniam devus antaŭenigi “feliĉan” aŭ “humanan” ekspluatadon kiel morale akceptebla.
La ideo ke ni devus antaŭenigi “feliĉan” aŭ “humana” ekspluatadon kiel “bebajn paŝojn” ignoras ke bestobonfartaj reformoj ne rezultigas protekton signife pli grandan por bestaj interesoj; fakte, reformoj pri bestprotekto plej ofte faras nenion pli ol igi bestan ekspluatadon pli ekonomie produktiva per fokuso sur praktikoj, kiel ekzemple, gravedecaj kaĝoj, elektra stuporigo de kokidoj, aŭ bovidaj kaĝoj, kiuj estas je ĉio okazo ekonomie malefikaj. Bestobonfartaj reformoj igas bestan ekspluatadon pli enspeziga forigante ekonomie vundeblajn praktikojn. Plejparte, tiuj ŝanĝoj okazus ĉiukaze kaj precize en foresto de bestobonfartaj kampanjoj, ĉar ili reale korektas neefikecojn en la produktada procezo. Kaj bestobonfartaj reformoj komfortigas la publikon pri besta ekspluatado. La movado pri “feliĉa” viando aŭ alia bestodevena produkto estas klara pruvo pri tio.
Ni neniam pledus por “humana” aŭ “feliĉa” homa sklaveco, seksperforto, genocido, ktp. Do, se ni kredas, ke bestoj estas morale gravaj kaj ke ili havas intereson ne nur ne suferi sed daŭre ekzisti, ni ne elspezu nian tempon kaj energion pledante por “humana” aŭ “feliĉaj” bestekspluatado.
Bestobonfartaj reformoj kaj la tuta “feliĉa” ekspluatada movado ne estas “bebaj paŝoj”. Ili estas grandaj paŝoj — en serioze retroira direkto.
Estas bestdefendantoj por kiuj estas riproĉinde aserti ke veganismo estas la morala bazlinio, ĉar tio starigas juĝadon laŭ kio veganismo estas morale preferinda al vegetarismo, kaj ankaŭ portus kondamnon al vegetaranoj (aŭ aliaj konsumantoj de bestodevenaj produktoj), surbaze de la juĝo ke ili estas “malbonaj homoj”. Jes al la unua parto; ne al la dua. Ne ekzistas kohera distingo inter karno kaj aliaj bestodevenaj produktoj. Ili ĉiuj estas samaj kaj ni ne povas pravigi la konsumon de iun el ili. Diri, ke vi ne manĝas karnon sed ke vi manĝas laktaĵon aŭ ovojn aŭ kion ajn, aŭ ke vi ne portas pelton sed vi portas ledon aŭ lanon, estas kiel diri ke vi manĝas la viandon de makulitaj bovinoj sed ne de brunaj bovinoj; tio havas nenian sencon. La supozebla “linio” inter viando kaj ĉio alia estas nur fantazio – arbitra distingo farita por ebligi iun ajn ekspluatadon esti segmentita kaj rigardita kiel “pli bona” aŭ kiel morale akceptebla. Ĉi tio ne estas kondamno de vegetaranoj, kiuj ne estas veganoj; tio tamen estas petego al tiuj homoj, por ke ili rekonu, ke iliaj agoj ne konformas al la morala principo, kiun ili pretendas akcepti kaj ke ĉiuj bestodevenaj produktoj estas la rezulto de trudado de sufero kaj morto al sencientaj estaĵoj. Ne temas pri juĝado de individuoj; temas tamen pri juĝado de praktikoj kaj institucioj. Kaj tio estas necesa komponanto de etika vivado.
Se ni supozas, ke takso laŭ kiu veganismo estas morale preferinda ol vegetarismo ne eblas ĉar ni ĉiuj estas “sur nia propra vojo”, tiam morala takso fariĝas tute neebla aŭ iĝas speciisma. Neebla ĉar se ĉiu estas “sur sia propra vojo”, tiam estas nenio por diri al rasistoj, seksistoj, antisemitoj, homofobiuloj ktp. Se ni diras, ke ĉi tiuj formoj de diskriminacio estas morale malbonaj, sed koncerne bestojn, ni ĉiuj estas “sur nia propra vojo” kaj ni ne povas fari moralajn juĝojn pri, ekzemple, laktokonsumo, tiam ni estas simple speciistoj kaj ni ne aplikas la saman moralan analizon al nehomoj, kiun ni aplikas al la homa kunteksto.
Kiam ni diskutas veganismon kun vegetaranoj aŭ aliaj konsumantoj de bestodevenaj produktoj, ni neniam devus transdoni la mesaĝon, ke ni pensas, ke ili estas “malbonaj” homoj. Prefere, ni devus koncentriĝi pri kiel ajna formo de besta ekspluatado estas malkongrua kun la morala principo, kiun ili mem pretendas subteni, nome, ke bestoj estas membroj de la morala komunumo kaj ke la altrudo de sufero kaj morto al iu membro de tiu komunumo – homa aŭ nehoma – postulas konvinkan pravigon. Kaj kio ajn konsistigas konvinkan pravigon, certe gustopreferoj, oportuneco, moda senso ktp., ne estas.
Fine, ni ĉiam estu klaraj, pri tiu ke besta ekspluatado estas malĝusta ĉar ĝi implicas specismon. Kaj specismo estas malbona ĉar, kiel rasismo, seksismo, homofobio, antisemitismo, klasismo, kaj ĉiuj aliaj formoj de homa diskriminacio, specismo implicas perforton kaŭzitan al membroj de la morala komunumo kie tiu perforto ne povas esti morale pravigita. Sed tio signifas, ke tiuj el ni, kiuj kontraŭas specismon, nepre kontraŭas diskriminacion kontraŭ homoj. Ne havas sencon diri ke specismo estas malĝusta ĉar ĝi estas kiel rasismo (aŭ ajna alia formo de diskriminacio) sed ke ni ne havas pozicion pri rasismo. Ni havas. Ni devus kontraŭi ĝin kaj ni ĉiam estu klaraj pri ĝi.
Veganismo temas pri neperforto. Temas pri ne damaĝi aliajn sencientajn estaĵojn; al si mem; kaj al la medio, de kiu ĉiuj estaĵoj dependas por sia vivo. Laŭ mi, la movado pri bestaj rajtoj estas, en sia kerno, movado por finigi perforton kontraŭ ĉiuj sencientaj estaĵoj. Ĝi estas movado, kiu serĉas fundamentan justecon por ĉiuj. Ĝi estas naskiĝanta movado por paco, kiu ne ĉesas ĉe la arbitra linio, kiu apartigas homojn de nehomoj. Ŝanĝi hierarkian paradigmon de ĉiea ekspluatado, kiu regis dum jarmiloj, postulas multe da malfacila laboro. Kaj tiu laborego postulas klarecon.
******
Se vi ne estas vegana, bonvolu konsideri iĝi vegana. Temas pri neperforto. Esti vegana estas via deklaro, ke vi malakceptas perforton al aliaj sencientaj estaĵoj, al vi mem kaj al la medio, de kiu dependas ĉiuj sencientaj estaĵoj.
La Mondo estas Vegana! Se vi volas.
Gary L. Francione
Profesoro, Universitato Rutgers
Esperantigis: Eline Garcia Bélier