Bestaj Rajtoj

La Ses Principoj de la Aboliciisma Aliro al Bestaj Rajtoj

Unua principo

Aboliciistoj asertas, ke ĉiuj sencientaj estaĵoj, homaj aŭ nehomaj, havas unu rajton – la fondamentan rajton ne esti traktitaj kiel posedaĵo de aliaj.

Resumo

Bestoj estas klasifikitaj kiel posedaĵo kaj estas utiligitaj ekskluzive kiel resursoj por homoj. Kvankam ni pretendas rigardi bestojn kiel havantajn moralan valoron kaj estanta ne nur aferoj, ilia statuso kiel posedaĵo signifas, ke ili ne havas moralan valoron; ili havas nur ekonomian valoron. Ni rekonas ke trakti homojn kiel posedaĵon estas malkongrue kun rekonado de homoj kiel membroj de la morala komunumo. Ni akceptas kiel fundamentan moralan principon, ke ĉiuj homoj, sendepende de siaj apartaj trajtoj, devas ricevi la bazan moralan rajton ne esti posedaĵo. Sur ĉi tiu principo baziĝas la universala kondamno de homa sklaveco. La posedaĵa statuso de bestoj signifas, ke bestoj estas konsiderataj kiel aĵoj, sendepende de tio, kion ni diras kontraŭe. Ne estas maniero distingi homojn de nehomoj, kiu pravige rifuzu ĉiuj sencientaj nehomoj la saman rajton, kiun ni donas al ĉiuj homoj. Ni devas rekoni, ke ĉiuj sencientaj estaĵoj estas egalaj por la celo ne esti ekskluzive uzataj kiel homaj rimedoj. La Aboliciisma Aliro asertas, ke ĉiu besta uzo – kiel ajn supozeble “humana” – estas morale nepravigebla.

Dua Principo

Aboliciistoj asertas, ke nia rekono de ĉi tiu baza rajto signifas, ke ni devas abolicii, kaj ne nur reguligi, instituciigitan bestan ekspluatadon, kaj ke aboliciistoj ne devus subteni bonfarismajn reformajn kampanjojn aŭ unu-temajn kampanjojn.

Resumo

Rekoni la rajton de bestoj ne esti uzataj kiel posedaĵo postulas, ke ni aboliciu la instituciigitan ekspluatadon de nehomaj bestoj, kaj ne nur reguligi ĝin por igi ĝin pli “humana”. Aboliciistoj malakceptas bestbonfarismajn kampanjojn. Ili ankaŭ malakceptas unutemajn kampanjojn, apartan specon de reguliga kampanjo kiu karakterizas certajn formojn de besta ekspluatado kiel diferencaj de, kaj pli malbonaj ol, aliaj formoj de ekspluatado kaj kiu indikas, implicite, ke aliaj formoj de ekspluatado estas akcepteblaj. Ambaŭ bonfarismaj kampanjoj kaj unu-temaj kampanjoj fakte antaŭenigas bestan ekspluatadon kaj rezultigas partnerecojn inter supozeblaj bestaj aktivuloj kaj instituciigitaj ekspluatantoj.

Tria Principo

Aboliciistoj asertas, ke veganismo estas morala bazlinio kaj ke kreiva, neperforta vegana edukado devas esti la bazŝtono de racia defendo de bestaj rajtoj.

Resumo

Aboliciistoj akceptas la ideon, ke ekzistas veganismo kaj ekzistas besta ekspluatado: ne ekzistas tria elekto. Ne esti vegano estas rekte partopreni en besta ekspluatado. Aboliciistoj reklamas veganismon kiel morala bazlinio aŭ morala imperativo kaj kiel la nura racia respondo al la rekono ke bestoj havas moralan valoron. Se bestoj morale gravas, tiam ni ne povas trakti ilin kiel varojn kaj manĝi, porti aŭ uzi ilin. Same kiel iu kiu antaŭenigis la forigon de sklaveco ne povis posedi sklavojn, aboliciistoj kun respekto al bestsklaveco ne povas konsumi bestajn produktojn. Por aboliciisto, veganismo estas fundamenta afero de justeco. Ĉar la Aboliciisma Aliro estas popola movado, rekomendi veganismon kiel fundamentan principon de justeco ne estas io, kio postulas grandajn, riĉajn bonfarantajn organizaĵojn kaj “gvidantojn”. Tio estas io, kion ni ĉiuj povas fari kaj devas fari kiel popola movado. Ĉiu el ni devas esti gvidanto.

Kvara Principo

La Aboliciisma Aliro ligas la moralan statuson de nehomoj kun senciento sole kaj ne kun iu alia kogna karakterizaĵo; ĉiuj sencientaj estaĵoj estas egalaj por la celo ne esti uzataj ekskluzive kiel rimedo.

Resumo

Senciento estas subjektiva percepto; estas iu, kiu perceptas kaj spertas la mondon. Sencienta estulo havas interesojn; tio estas, preferojn, volojn aŭ dezirojn. Se estaĵo estas sencienta, tiam tio sufiĉas por ke la estaĵo havu la rajton ne esti uzata kiel rimedo por homaj celoj. La rekono de tiu ĉi rajto trudas al homoj la moralan devon ne uzi tiun estaĵon kiel rimedon. Ne necesas ke sencienta estaĵo havu homajn kognajn karakterizaĵojn por ricevi la rajton ne esti utiligita kiel posedaĵo.

Kvina Principo

Aboliciistoj malaprobas ĉiujn formojn de homa diskriminacio, inkluzive de rasismo, seksismo, heteroseksismo, aĝismo, kapableismo kaj klasismo – same kiel ili malakceptas specismon.

Resumo

La Aboliciisma Aliro al Bestaj Rajtoj malaprobas specismon ĉar, kiel rasismo, seksismo, heteroseksismo, kaj aliaj formoj de homa diskriminacio, ĝi uzas morale sensignifan kriterion (specio) por minimumigi kaj malplivalorigi la interesojn de sencientaj estaĵoj. Sed ĉiu kontraŭstaro al specismo havas sencon nur kiel parto de ĝenerala kontraŭstaro al ĉiuj formoj de diskriminacio. Tio estas, ni ne povas kontraŭstari specismon sed pretendi ke, kiel bestaj defendantoj, ni ne havas pozicion pri tiuj aliaj formoj de diskriminacio. Ni ne povas diri ke ni malakceptas speciojn kiel morale malaprobinda kriterio por minimumigi aŭ malplivalorigi la interesojn de nehomoj, sed ke ni ne havas pozicion ĉu raso, sekso aŭ seksa orientiĝo/prefero estas morale malaprobindaj kriterioj kiam uzataj por minimumigi aŭ malplivalorigi homajn interesojn Nia kontraŭstaro al specismo postulas, ke ni kontraŭstaru ĉian diskriminacion.

Sesa Principo

Aboliciistoj rekonas la principon de neperforto kiel kernan principon de la bestaj rajtoj.

Resumo

La Aboliciisma Aliro antaŭenigas neperforton ĉar ĝi vidas la bestrajto-movadon kiel etendaĵon de pacmovado, kiu inkudas zorgojn ankaŭ pri nehomaj bestoj. Krome, se konsideri ke la plej multaj homoj okupiĝas pri besta ekspluatado, ekzistas neniu principa maniero distingi ekspluatantojn por pravigi perforton. Fine, ĉar estas ĉiea ekspluatado, perforto ne povas esti komprenata kiel io ajn krom patologia reago al tio, kio estas rigardata kiel normala. La nura reala elekto estas, sur la individua nivelo, akcepti veganismon kiel moralan bazlinion kaj, sur la socia nivelo, okupiĝi pri kreiva, neperforta vegana edukado el aboliciisma perspektivo.

**********

Noto: Por akcepti la aboliciisman aliron al bestaj rajtoj, ne necesas esti spirita aŭ religiema, aŭ esti ateisto. Vi povas esti spirita aŭ religiema persono, aŭ vi povas esti ateisto, aŭ io ajn intere. Ne gravas.

Kio gravas estas:

(1) ke vi havu moralan zorgon pri bestoj kaj ke vi volu agi ĝuste per bestoj. Tiu morala zorgo/morala impulso povas veni de iu ajn fonto, spirita aŭ nespirita; kaj

(2) ke vi konsideru validaj la logikajn argumentojn pri tio ke nia morala zorgo ne estu limigita al kelkaj nehomoj sed devus esti etendata al ĉiuj sencientaj estaĵoj kaj ke ni devus abolicii, kaj ne reguligi, bestan ekspluatadon.

Gary L. Francione

Anna Charlton

Fonto: https://www.abolitionistapproach.com/about/the-six-principles-of-the-abolitionist-approach-to-animal-rights/

Esperantigis: Eline Garcia Bélier